Postingan

Menampilkan postingan dari Agustus, 2025

12 malnovaj indoneziaj popkantoj por aldoni en vian ludliston

Gambar
1 kaj 1 ½ . Chrisye - "Juwita" & "Smaradhana" (1978) Konsiderate kiel unu el la plej bonaj kaj konataj popkantistoj de Indonezio, Chrisye [1949-2007] estis fama pro siaj kantoj, kiuj kombinas la modernan popmuzikon kun la tradiciaj sonoj de lokaj instrumentoj. Lia voĉo estis egale fama pro ĝia kvalito; tenoro kun mola tembro. Dum lia vivo, li registris 18 albumojn kaj multajn kantojn. Unu el la albumoj, "Sabda Alam" (diro de naturo), registrite kun la helpo de fama pianisto Yockie Suryoprayogo, estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj. 2. Yopie Latul - "Kembalikan Baliku" (1987) La orienta indonezia kantisto Yopie Latul kantis ĉi tiun kanton pri la insulo de Balio. Kvankam la kanto sonas ĝoje, la kanto rakontas malfeliĉe, ke spite de la beleco, tiu insulo suferis ekspluatadon de tro da turismo kaj iomete post iomete perdis sian lokan karakteron. Pro tio, la kanto ricevis premion kiel unu el la plej popularaj kantoj dum la nacia kanto-festi...