12 malnovaj indoneziaj popkantoj por aldoni en vian ludliston
1 kaj 1½. Chrisye - "Juwita" & "Smaradhana" (1978)
Konsiderate kiel unu el la plej bonaj kaj konataj popkantistoj de Indonezio, Chrisye [1949-2007] estis fama pro siaj kantoj, kiuj kombinas la modernan popmuzikon kun la tradiciaj sonoj de lokaj instrumentoj. Lia voĉo estis egale fama pro ĝia kvalito; tenoro kun mola tembro. Dum lia vivo, li registris 18 albumojn kaj multajn kantojn. Unu el la albumoj, "Sabda Alam" (diro de naturo), registrite kun la helpo de fama pianisto Yockie Suryoprayogo, estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj.
2. Yopie Latul - "Kembalikan Baliku" (1987)
La orienta indonezia kantisto Yopie Latul kantis ĉi tiun kanton pri la insulo de Balio. Kvankam la kanto sonas ĝoje, la kanto rakontas malfeliĉe, ke spite de la beleco, tiu insulo suferis ekspluatadon de tro da turismo kaj iomete post iomete perdis sian lokan karakteron. Pro tio, la kanto ricevis premion kiel unu el la plej popularaj kantoj dum la nacia kanto-festivalo en 1987. En 2007, la indonezia versio de revuo Rolling Stone konsideris la kanton kiel unu el 150 kantojn indoneziajn plej bonajn.
3. Indonesia 6 - "Fatamorgana" (1989)
Dum la 1980-a jardeko, nova muzikgenro kreskis en Indonezio, kiu nomiĝis "pop kreatif" (kreema popmuziko), kiu kombinas popmuziko kun aliaj genroj de muzikoj. El multaj kantoj dum tiu erao, eta muzikgrupo Indonesia 6 registris "Fatamorgana". Antaŭe, ili nur ricevis malgrandan atenton, sed pro la interreto, ĉi tiu kanto ricevis renovigan intereson en la komunumo de aŭskultantoj de malnovaj indoneziaj-popmuzikoj.
4. Guest Band - "Ta'kan" (1990)
Alia eta muzikgrupo, Guest Band, eldonis sian unuan albumon "Ta'kan" (neniam estos). Kvankam la albumo nur konsistas el kvar kantoj, la titola kanto estis granda sukceso; la nacia televidkanalo TVRI eĉ dissendis la filmeton de tiu kanto. Same kiel kelkaj kantoj en ĉi tiu listo, la indonezia versio de revuo Rolling Stone konsideris la kanton kiel unu el 150 kantojn indoneziajn plej bonajn.
5. Eramono - "Telephone" (1987)
Japana popmuziko influis kelkajn sekciojn de indonezia popmuziko. Unu el tiuj ekzemploj estas "Telephone" (telefono) de muzikverkisto Eramono Soekaryo, kun voĉo de vokalgrupo The Cardings Angel.
6. KLa Project - "Yogyakarta" (1990)
De sia dua albumo, la kanto "Yogyakarta", bazite de la urbo de suda Javo kun la sama nomo, estas unu el la kantoj kiuj difinas ĉi tiun grupon. Kun la sono de fripetado, kiu memorigas onin al la sono de ĉeval-promenado. Ankaŭ en 2007, la indonezia versio de revuo Rolling Stone konsideris la kanton kiel unu el 150 kantojn indoneziajn plej bonajn.
7. Jakarta Power Band - "Pesimis" (1982)
La fama indonezia funk-muzikisto kaj -kantisto Mus Mujiono kun sia grupo Jakarta Power Band, kiu estis bazita en la ĉefurbo de Ĝakarto eldonis ĉi tiun elstaran funk-kanton. La ĉefkantisto poste daŭrigis sian karieron kiel sola artisto kaj en 1987 li eldonis la ĉefverkan albumon "Mus".
8. Chrisye - "Kala Cinta Menggoda" (1997)
Kvankam Chrisye komencis sian karieron dum la 1970-a jardeko, li estis ankoraŭ eminenta tra kaj la 1980-a, kaj la 1990-a. Unu el liaj kantoj de tiam, denove montras la miksaĵon de popmuziko kaj tradiciaj sonoj de Indonezio, pere de uzado de gamelan muzikinstrumento.
9. Warna - "50 Tahun Lagi" (2006)
La plej lastatempa kanto de ĉiuj kantoj en ĉi tiu listo; la vokalgrupo Warna estis tre populara dum la 2000-a jardeko. Ĉi tiu kanto ricevis renovigan intereson, danke al mondfama kantistino NIKI, kiam ŝi nomis "50 Tahun Lagi" kiel unu el du kantojn, kiujn ŝi rekomendis.
10. Happy Pretty - "Apatis" (1978)
Laŭ la indonezia versio de revuo Rolling Stone, 1978 estis unu el la plej gravaj jaroj en la historia de indonezia muziko; la nacia konkurso de kantoverkado estis la kialo. Unu el la kantoj de tiu elstara albumo estis kantata de adoleskanta kantistino Happy Pretty.
11. Ermy Kullit - "Walau Dalam Mimpi" (1986)
Ĵaz-kantistino Ermy Kullit, same kiel alia kantistino Vina Panduwinata, estis konsiderata kiel unu el kelkaj plej renomaj popularaj kantistinoj de Indonezio dum la 1980-a jardeko. Ŝia voĉo ofte estis komparata kun la voĉo de usona ĵaz-kantistino Salena Jones.
12. Iwa K - "Bebas" (1994)
La majstro de repmuziko en Indonezio, Iwa K, eldonis ĉi tiun rep-muzikan ĉefverkon de albumo de la sama titolo en 1994. La kanto estas ankoraŭ populara inter kaj la maljuna kaj la nuna generacio.
Bonuso: AKA - "Do What You Like" (1970)
Komentar
Posting Komentar